Plato Juan de Fuca

la plej grandaj tektonaj platoj - la plato Juan de Fuca blua okcidente de norda Usono kaj suda Kanado

La plato Juan de Fuca estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas situas en la nordoriento de la Pacifika Oceano okcidente de norda Usono (la ŝtato Oregono) kaj suda Kanado. Ĝi nomiĝas laŭ la maristo kaj esploristo Juan de Fuca, kiu vivis dum la 16-a jarcento.

La plato limas Juan de Fuca oriente kun la nordamerika kaj okcidente kun la pacifika platoj. Aldone la mikroplatoj esplorista plato troviĝas rekte norde de la plato kaj plato Gorda rekte sude. La plato Juan de Fuca kaj tiuj du mikroplatoj, plus aldone la pli suda kokosa kaj la ankoraŭ pli suda Nazca-platoj, prahistorie kune konsistigis la "platon Farallon". Antaŭ proksimume 4 milionoj da jaroj la esplorista plato disrompigis de la plato Juan de Fuca kaj antaŭ 18 ĝis 5 milionoj da jaroj la sama okazis rilate al la plato Gorda.[1] En sia okcidento, la plato Juan de Fuca kolizias kun la nordamerika plato, kaj pro tio laŭlonge de la marbordo ekestis la Kaskada Montaro.

  1. "vulkanaj aktivecoj ĉe la plato Juan de Fuca (artikolo angla Arkivigite je 2013-02-20 per la retarkivo Wayback Machine.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search